next up previous contents
Next: 7.2.2 Enigo de ekzistokvantoro Up: 7.2 Reguloj pri kvantoroj Previous: 7.2 Reguloj pri kvantoroj   Contents

7.2.1 Kio tio estas

Mi ne ĉion povas klarigi, ĉar estas necesaj multaj aliaj konceptoj, sed mi iom klarigetos. Unue, kelkaj ŝanĝoj:

Nun oni ne nur parolos pri ĝeneralaj okazoj (pluvas, estas varma, ktp.), sed oni havos domajnon de konataj aĵoj, kaj diros kiu propreco estas vera por ĉiu elemento.

Ekzemple: oni havas domajnon $\{ p,\ t,\ r\}$, kiu rilatas respektive al PROLOG (logika programlingvo), al terminalo (ekrano kaj klavaro por uzi foran komputilon), kaj al retkarto (ilo por retigi komputilojn). p, t, r.

Oni aldonas predikatan literon (ili ne plu estas nomataj propoziciaj literoj) $E$, tiel ke esprimo $Ex$ (legata ``$E$ de $x$ (ikso)'', skribita kune) signifas ke $x$ estas ia ekipaĵo (komputila). Ankaŭ oni havos $Sx$ por esprimi ke $x$ estas ia softvaro, kaj $Tx$ kiu signifos $x$ estas teksto-tradukilo (softvaro por aŭtomate traduki tekstojn).

Nun oni scias ke certas $Et$, $Er$, $Sp$ kaj neniu alia.

Kvantoroj ebligos nin skribi veraĵojn kiuj priparolas pri kelkaj elementoj el domajno. Estas du kvantoroj:

Ekzemple, ĉi tie estas certaj la jenaj formuloj: $\forall x(Ex\vee Sx)$, $\neg\exists xTx$, $\forall x(Tx\Rightarrow\neg Ex)$, $\exists xEx\wedge\exists xSx$ kaj multaj aliaj. Kvantoroj havas saman prioritaton ol la $\neg$.

Reguloj tie klarigitaj prilaboros nur kun liberaj anstataŭigoj. Pardonu min pro ne klarigi kion tio signifas, sed mi ne volas devojiĝi de la temo.


next up previous contents
Next: 7.2.2 Enigo de ekzistokvantoro Up: 7.2 Reguloj pri kvantoroj Previous: 7.2 Reguloj pri kvantoroj   Contents
Daniel Clemente Laboreo 2005-05-17