Konekti la komputilon al televido

uzante kablon S-Video <--> RCA

Lingvoj: hispana, esperanta.

Jen mi mi klarigos kion mi faris por uzi iun televidon kiel monitoro de mia komputilo.

08-10-2005. Daniel Clemente


Ekzistas pluraj rimedoj

Estas multaj tipoj de kabloj kaj konektiloj (troe, laŭ mia opinio), kaj eble tiu dokumento ne utilas por via situacio. Jen aliaj kursetoj havante pli da teorio (hispane): detala gvido, listo de konektiloj, faru vi mem la kablojn, ktp.

Mi parolos pri la metodo S-Video al RCA, pro esti la unua kiun mi funkciigis.

Konektilojn kiujn mi havas

Mia ekipaĵo:

Bezonataj kabloj

Oni devas konekti la grafik-karto (S-Video) al la RCA enigilo ĉe la TV (la flava truo). Pri aŭdio oni zorgos poste.

La kablon kiun mi uzis havas malinan S-Video ĉe unu ekstremo kaj inan RCA (tia flava) ĉe la alia.

Tiun kablon mi trovis en nenia vendejo al kiun mi iris. Mi ekkonis ke ĝi estas donita kun kelkaj grafik-kartoj, kaj certe, mi havigis ĝin danke al amiko kiu laboras en komputil-vendejo kaj trovis iun ekscesan. (Dankon, Isaac).

Sed la konektiga kablo estas tro mallonga (10 cm); oni bezonas plilongigilo. Krome, ĉi tiu devus esti malina-malina, ĉar ambaŭ la konekt-kablo kaj la televido havas konektilon inan RCA. Mi aĉetis tiun bezonatan kablon, de 3 metroj, en la unua loko kie mi vidis ĝin (ĉe la vendejo Caprabo), per 5'50 eŭroj.

Tiam, oni jam povas konekti ĉion. Sed fakte, ekzistas pluraj aliaj manieroj, kaj plej eble pli bonaj.

Programo

Kiam konektite, la bildo ne ekaperas. Oni ŝanĝu kelkajn agordojn de la komputilo, sed ĉiu maŝino bezonos alian procedon por tion fari (depende de la karto, la pelilo [driver] kaj la programo).

Ĉe mia sistemo (Linukso, Linux), mi instalis la programon nvtv, kiu utilas por plene kontroli la eligilon ĉe NVidia-j grafikaj kartoj. Sed ne estas necesa la oficiala pelilo (driver) el NVidia.

Oni klaku la butonon TV on sube maldekstre, kaj ĉe la televido ŝanĝu al ia "eksterna kanalo". En mia, mi devis meti modon AV2 (normala modo estas TV).

Kelkaj provoj

Oni povas elekti iun el pluraj modoj; ties malsamecoj temas pri la maniero vidi (aŭ malvidi) la kolorojn, la vidotan ekran-fragmenton, kaj la uzotan regionon de ekrano. Mi provadis kaj fine opiniis ŝufiĉa bona la modon NTSC 800x600. Se vi aktivas butonon AutoApply, vi povos trairi ĉiujn modojn per via klavaro aŭ muso.

Ĉiel, kvalito ne estas bonega. Ekzemple, por legi tekstojn ne indas, kaj iuj koloroj brilas malprecize (ekzemplo). Aliflanke, kun fotoj, bildoj aŭ filmoj, neniu problemo vidiĝas, kaj eĉ plej bone se oni staras malproksime (ekz.).

Sono

Mi uzis tiun kablon; el RCA (aŭdio) al konektilo kiun havas plejmulte soniloj (kiel laŭtparoliloj). Mi aĉetis ĝin ĉe vendejo aŭdia-videa-retila; iom kara, kiel ĉiam.

Ĝi bone funkcias. Plej komforte, la ekstremo RCA estas konektebla ĉu al televido, ĉu al iu aro de laŭtparoliloj, ĉu al alia soniganta aparato.

Aliaj ideoj

Fine

Ĉi tiu dokumento (kaj fotoj) estas liberaj, laŭ permesilo Creative Commons by-nc-sa 2.5.

10 Septembro 2005 (ĝisdatigita en 08-10-2005), Daniel Clemente Laboreo, e-mail n142857--/en/-g-m-a-i-l--/punkto/-com.