next up previous contents
Next: 4.8 Kunnegigo Up: 4 La derivreguloj Previous: 4.6 Kunaŭigo   Contents

4.7 Elaŭigo

Tiu estas la plej malfacila regulo, precipe ĉar donite de frazo kun , kiel ``hodiaŭ estas ĵaŭdo aŭ vendredo'', kion do oni povas eltiri? Ĉu ke hodiaŭ estas ĵaŭdo? Ne, eble estas vendredo. Ĉu ke hodiaŭ estas vendredo? Ne, eble estas ĵaŭdo. Ĉu ke hodiaŭ estas ĵaŭdo aŭ vendredo? Nu, jes, sed oni jam sciis tion...

Jen la regulo (nun mi klarigos ĝin):


\begin{displaymath}\begin{fitch*}
\par
m & A \vee B \\
\par
& \fh A & H \\
\pa...
... C \\
\par
\hline
\par
& C & E$\vee$\ m,n,p
\par
\end{fitch*} \end{displaymath}

Oni bezonas pli da informon, krome de $A\vee B$. Se, bonŝance, oni scias ke $A\Rightarrow C$, kaj ankaŭ $B\Rightarrow C$, tio do eblas ja scii kio okazos kiam $A\vee B$: ambaŭ unu elekto kaj la alia sekvigas $C$, do $C$ estas prava.

Tia okazo estas nur ebla en ekzercoj preparitaj por ke tiu forigo de disjunkcio aperu, aŭ kiam $A$ kaj $B$ multe similas (tiam, oni facile trovos ian $C$ tia ke ambaŭ entenu ĝin).

Ekzemple: kiam mi kontraktis atingon al la Interreto per ADSL, tio estis per TelefónicaTerra, sed mi tute ne certas pri kiu el ili aldonis al mi la servon (eĉ ili ne sciis). Sed ĉe mia lando (Hispanio), ĉiu elekto estis malrapida, multekosta, kaj plena da problemoj (nomu $M$ al tiuj malbonaĵoj), do, iu ajn kompanio estis $M$. Konkrete, $Telefonica\Rightarrow M$ kaj $Terra\Rightarrow M$, do sendube kvalito de mia ret-atingo estas klara: ĝi estis ankaŭ $M$, sendepende de kiun el la du kompanioj mi uzis. Fakte, mi bezonis 9 monatoj por plene kontrakti la servon... Bonsorte ĉi tio okazis nur multaj jaroj antaŭ nune.

Tiu regulo estas konata per provo per okazoj, ĉar oni devas provi ĉiun el la eblaj okazoj por certiĝi ke ĉiuj kondukas al sama konkludo.


next up previous contents
Next: 4.8 Kunnegigo Up: 4 La derivreguloj Previous: 4.6 Kunaŭigo   Contents
Daniel Clemente Laboreo 2005-05-17