next up previous contents
Next: 4.7 Elaŭigo Up: 4 La derivreguloj Previous: 4.5 Elimplikaciigo   Contents

4.6 Kunaŭigo

La disjunkcio (la aŭo) estas tre facila sed ne memvidebla:


\begin{displaymath}\begin{fitch*}
\par
n & A \\
\par
\hline
\par
& A \vee B & I$\vee$\ n
\par
\end{fitch*} \end{displaymath}

Nu, plej precize, mi diru ke ankaŭ ekzistas laŭ la alia ordo:


\begin{displaymath}\begin{fitch*}
\par
n & A \\
\par
\hline
\par
& B \vee A & I$\vee$\ n
\par
\end{fitch*} \end{displaymath}

Mirinda, ĉu ne? Se oni scias ke ``hodiaŭ estas ĵaŭdo'' oni ankaŭ scias ke ``hodiaŭ estas ĵaŭdo aŭ bovinoj flugas'', ``hodiaŭ estas ĵaŭdo aŭ vendredo'', eĉ ``hodiaŭ estas ĵaŭdo... aŭ ne''. Ĉiuj estas certaj.

Memoru ke, parole, oni emas uzi ekskludan aŭon (disaŭo, kaj XOR en la angla), kiu certas se unu el la disjunkcieroj estas vera sed ne kiam ambaŭ el ili estas veraj samtempe. Por logikisto, komuna frazo ``hodiaŭ estas ĵaŭdo aŭ vendredo'' certiĝas ĉe tri malsamaj okazoj: kiam hodiaŭ estas ĵaŭdo, kiam hodiaŭ estas vendredo, kaj kiam hodiaŭ estas ĵaŭdo kaj vendredo samtempe (iom malfacile ĉe la reala mondo, tamen, matematikistoj estas emaj supozi ion ajn...).



Daniel Clemente Laboreo 2005-05-17