Sintakso de dislines

eldono 1.0
23-07-2005. Daniel Clemente.
Español Català English Esperanto

Tiun sintakson uzas la programo dislines, http://www.danielclemente.com/dislines/index.eo.html



1. Ĝeneralaj reguloj

2. Bazaj etikedoj

  @es Ĉi tiu linio nur aperos ĉe la dosiero nomo.es.fin
  @en Kaj tiu, nur ĉe nomo.en.fin
  
  Linioj sen etikedo estas komunaj por ĉiuj dosieroj.

La validaj signoj por nomigi etikedojn estas iaj ajn kiaj validas por nomigi dosieron, ekscepte ĉi tiuj: @ ,{}/\

3. Oblaj etikedoj

Por asigni du aŭ pli etikedojn al linio, ilin disigi per komoj:

  @it,es,fr 50 euros
  @en $60

Noto: ne metu spacojn inter la komoj. Rimarku ke reala linio komencas de la unua spaco.

4. Blokoj

Se vi verkos pluraj linioj kun la sama etikedo, ne estas necese ripeti ĝin ĉe ĉiuj linioj. Oni povas uzi blokojn:

  @{eo
  Ĉi ĉiuj linioj
  nur apartenas
  al la esperanta versio.
  @}eo

Vi ankaŭ povas uzi plurajn etikedojn:

  @{es,en,it
  aaaa
  bbbb
  @}es,en,it

Ekzistas pluraj manieroj verki la komencajn kaj finajn etikedojn:

La plej mallonga kaj komforta estas eble:

  @en{
  aaaa
  bbbb
  @}

Blokoj ne povas enigi aliajn blokojn.

5. Komfortaĵoj

Oni rajtas uzi kelkajn rimedojn por pli facile verki per tiu kodo.

5.1. Lasta uzita etikedo

Se vi volas verki plurajn liniojn kun la sama etikedo, blokoj estas utilaj. Sed se estas malmultaj linioj, vi povas ripeti @etikedo ĉe ĉiu linio, aŭ ankaŭ uzi @ sekvata de unu aŭ pli dustrekaj citiloj (") por uzi denove la antaŭan etikedon. Ekz.:

  @en Etikedo 'en'
  @"" Sama etikedo (en)
  @"" La sama (en)
  @fr Etikedo 'fr'
  @"" La sama (fr)

5.2. Komentoj

Oni povas meti komentojn:

  @-- Ĉi tiu linio aperos ĉe neniu versio

La numero de strekoj (-) povas esti iu ajn. Ekzemple:

  @--------------- ankaŭ funkcias

Fakte oni ankaŭ povas uzi komentajn blokojn:

  @{---
  pluraj
  linioj
  @}---

5.3. Marĝenoj

Se vi volas restigi la saman marĝenon ĉe ĉiuj linioj, ekzistas kelkaj rimedoj:

Vi povas meti plurajn helikojn (anstataŭ unu) ĉe la linia komenco:

  @@@català |--- prova --|
  @@@@@@esp |-- prueba --|
  @@english |--- test ---|
  @@@@@@@eo |--- provo --|
  
  @tre_longa_nomo 123456789
  @@@@@@@mallonga 987654321

La komunaj linioj ankaŭ povas esti verkitaj kun kelkaj helikoj malposte, kiuj signifas nenion utilan:

  @en English line
  @es Línea en español
  @@@ Ĉi tiu linio estas komuna

La komentoj (@--) kaj la ripeto de etikedo (@"") povas uzi iun ajn numeron de -".

6. Strangaj situacioj

Ne estas necese koni ĉi ĉion, ekscepte se vi ie trovis iun el tiuj problemoj.

6.1. Skribi @ komence de vorto ĉe komuna linio

Komunaj linioj estas verkataj direkte, sed se ili komencas per @, ili estos interpretataj kiel etikeda asigno.

La solvo estas uzi la ne-utilajn helikojn (klarigitaj ĉe la antaŭa sekcio). Ekz.: por verki @echo on:

  Tio estas malkorekta, ĝi asignas la etikedon "echo"
  @echo on
  
  Tio korekta estas:
  @ @echo on
  @@@@@ @echo on
  @@@@@@@@@ @echo on
  ktp.

Oni agas tiel ankaŭ ĉe blokoj: skribu @ @echo on ene de bloko por ke ĝi ne interpretiĝos kiel asigno de etikedo.

6.2. Cetero de linio kiam oni malfermas/fermas blokon

Kiam vi uzos blokojn, estas plej bone se vi lasas la liniojn de malfermo kaj fermo sen pli teksto ol la nura etikedo. Ekzemple:

  @{es
  aaaaaaa
  bbbbbb
  ccccccc
  @}es

Se vi skribas ion, ekzemple,

  @{es aaa
  bbb
  ccc
  @}es ddd

ambaŭ la unua (aaa) kaj la lasta (ddd) estos malatentitaj. Oni ne inkluzivas aaa ĉar ne volas aldoni malplenan linion se la bloko estas malfermita nur per @{es.

6.3. Komandoj ene de bloko

La nuraj komandoj interpretotaj interne de bloko estas la komentoj de unu linio (@----) kaj la senutilaj helikoj komence de linio:

  @{fr
  
  @---- komento; ne aperos ĉe 'fr' nek ĉe iuj aliaj
  @---- estas malkorekte skribi nun: @eo Saluton
  
  Ĉi ĉio estas ekvivalenta:
  a b c
  @ a b c
  @@@@@@ a b c
  
  @}fr

La ceteraj komandoj erariĝos.

Ĉar la blokoj malenhavos aliajn blokojn, la komentoj blokaj (@{--) ne utilas por komenti aliajn blokojn. Oni uzos @-- ĉe ĉiu linio.

La motivoj por interpreti la liniojn de bloko estas: esti firma en tio pri "ĉiuj linioj kiuj komencis per @ ĉe la originala dosiero nun devos protektiĝi per komenca @", ebligi verki komentojn ene de bloko, kaj ebligi skribi @} sen nevole fermi ĝin.

6.4. Uzo de @"" ĉe specialaj lokoj

@"" (ripeti lastan uzatan etikedon) nur utilas por simplaj etikedoj, ne por blokoj. Plilongigi la blokon estas sufiĉe, preskaŭ ĉiam.

Se iu skribas @"" ĉé la unua linio (ekzistas nenian lastan etikedon), ĝi estos interpretita kiel komuna linio.

6.5. Blokoj sen etikedo

Tio:

  @{
  aa
  bb
  @}

estas malutila kaj malkorekta. Same kun @{, kaj aliaj.

6.6. Komentoj kaj etikedoj samtempe

Estas malnecese skribi tion:

  @---,aa,---,-,---,bb lalala

Tio estas samkiel @aa,bb lalala (oni forviŝos komentojn). Same ĉe blokoj.

6.7. Sama etikedo plurfoje

Tio estas malrekomendita kaj havas maldifinota rezulto:

  @eo,eo Duobla? Eble jes, eble ne.

7. Ideoj por la sekvanta versio

Por versio 2 de ĉi tiu specifo (se ĝi estas necesa), eble mi aldonas aĵojn kiel:

7.1. Specialaj komandoj

Oni metas tiujn ĉe la komenco de dosiero:

  @! komando

Kaj utilus por pluraj aferoj. Ekzemple:

  @! ExecuteAfter: txt2tags $BASENAME.en.t2t
  @! Encoding(es): iso-8859-1

7.2. Aroj de etikedoj

  @! Group euros es,fr,it

Kaj poste:

  @euros 6 euros
  ( estas kiel @es,fr,it )

7.3. Inversa selekto de etikedoj

Oni povas asigni al linio "ĉiujn la etikedojn ekscepte la ĉi tie dirataj". Ekz.:

  @ˆen Ĉio ekscepte en
  @ˆen,it Ĉio ekscepte en,it
  @ˆ{en
  ĉio ekscepte en
  ....
  ..
  @ˆ}en

7.4. Ripeto de linioj kaj blokoj

Tio:

  @{en,en
  ab
  cd
  @}en,en

ĉu devus ripeti la blokon dufoje? Ŝajnas neniom utila, kaj kompleksigus la programon.

8. Mi atendas sugestojn

Diru min kion vi opinias pri tiu lingvo kaj programo, kaj kion mi povas aldoni, forigi aŭ simpligi. Mi volas ke ĝi estu simpla, utila kaj facile skribebla.


Julio 2005, Daniel Clemente Laboreo. ( n142857 {heliko/- g-m-a-i-l- .-c-o-m )

http://www.danielclemente.com/dislines/