Lingvoj: Català · Deutsch · English · Español · Esperanto
Ĉi tiu estas mia fina tezo verkita dum interŝanĝa programo Erasmus en Karlsruhe (Germanio) je 2006/2007.
Argumentado troviĝas kaj ĉe la ĉiutaga vivo kaj ĉe la scienco, en formo de problemsolvado, decidado, kaj interŝanĝo kaj klarigo de opinioj. Tamen la programoj komputilaj, kiujn oni kutime uzas por diskuti, ne estas adaptataj al la traktado kaj organizado de argumentoj. Ĉi tiu diploma tezo enhavas parton analizan kaj parton desegnan. Unue ni prezentos la situaciojn en kiu eblas konduki diskuton per komputilo: pluraj priskribotaj uzekzemploj montros ke tiu temo vastas, ĉar multaj tipaj taskoj ankaŭ estas kompreneblaj kvazaŭ diskuto. Sekvos priskribo de la metodoj nune uzataj por tia celo: specialaj programoj kaj ties teoriaj bazoj (kiel notacioj aŭ metodaroj) estos priskribitaj, sed ankaŭ atentos ni la bazajn Interretajn komunikilojn, ĉar praktike estas ili kiujn oni uzas por diskuti. La fazo desegna de ĉi tiu verkaĵo celas plibonigon de argumenta traktado ĉe la nunaj programoj; unuflanke ni proponos kombinojn de jam ekzistantaj teĥnologion, facile realigeblajn; novaj ideoj aliflanke estos proponitaj por la kreado de sola kaj baza diskutprogramo ebliganta ĉiujn uzkazojn.
Mi verkis la tezon en la germana post nur unu jaro da lernadego de la lingvo; tial estas ankoraŭ kelkaj eraretoj aŭ strangaj esprimoj. Mi ricevis multajn korektojn, sed ne por la tuta verko: precipe la lastajn sekcionojn oni ne zorge reviziis. Tamen mi nun (dec. 2007) ankoraŭ estas korektema, kaj eĉ iujn tradukojn mi preparas.
Nune havebla en formato PDF:
Diskussionssysteme: disk.de.pdf (ĉirkaŭ 500 Kb)
Je la: 10.10.2007. Ĉi tiu versio enhavas pli korektojn ol la 28.9.2007 liverita versio.
Se vi havas kritikojn, korektojn, intereson aŭ ideojn je la temo, ... min skribu!
Decembro 2007. "Herr" Daniel Clemente Laboreo. Adreso de ĉi tiu paĝo: http://www.danielclemente.com/disk/